HOSEA
Chapter 14
Hose | Esperant | 14:2 | Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn. | |
Hose | Esperant | 14:3 | Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton. | |
Hose | Esperant | 14:4 | Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin. | |
Hose | Esperant | 14:5 | Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon. | |
Hose | Esperant | 14:6 | Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon. | |
Hose | Esperant | 14:7 | Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon. | |
Hose | Esperant | 14:8 | Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn. | |