REVELATION OF JOHN
Chapter 4
Reve | Esperant | 4:1 | Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste. | |
Reve | Esperant | 4:2 | Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta; | |
Reve | Esperant | 4:3 | kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo. | |
Reve | Esperant | 4:4 | Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn. | |
Reve | Esperant | 4:5 | Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio; | |
Reve | Esperant | 4:6 | kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe. | |
Reve | Esperant | 4:7 | Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan. | |
Reve | Esperant | 4:8 | Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. | |
Reve | Esperant | 4:9 | Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, | |
Reve | Esperant | 4:10 | la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante: | |