Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
REVELATION OF JOHN
Prev Up Next
Chapter 21
Reve Esperant 21:1  Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
Reve Esperant 21:2  Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
Reve Esperant 21:3  Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;
Reve Esperant 21:4  kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
Reve Esperant 21:5  Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
Reve Esperant 21:6  Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.
Reve Esperant 21:7  La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.
Reve Esperant 21:8  Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
Reve Esperant 21:9  Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido.
Reve Esperant 21:10  Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio,
Reve Esperant 21:11  havantan la gloron de Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca;
Reve Esperant 21:12  kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du anĝeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;
Reve Esperant 21:13  oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.
Reve Esperant 21:14  Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.
Reve Esperant 21:15  Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron.
Reve Esperant 21:16  Kaj la urbo staras kvadrate, kaj ĝia longo estas tiom, kiom la larĝo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; ĝia longo kaj ĝia larĝo kaj ĝia alto estas egalaj.
Reve Esperant 21:17  Kaj li mezuris ĝian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laŭ mezuro de homo, tio estas, de anĝelo.
Reve Esperant 21:18  Kaj la strukturo de ĝia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.
Reve Esperant 21:19  La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;
Reve Esperant 21:20  la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.
Reve Esperant 21:21  Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, ĉiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaŭ travidebla vitro.
Reve Esperant 21:22  Kaj templon en ĝi mi ne vidis; ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas ĝia templo.
Reve Esperant 21:23  Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido.
Reve Esperant 21:24  Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron.
Reve Esperant 21:25  Kaj ĝiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (ĉar nokto ne ekzistos tie);
Reve Esperant 21:26  kaj ili alportos en ĝin la gloron kaj la honoron de la nacioj;
Reve Esperant 21:27  kaj tute ne eniros en ĝin io malpura, nek faranto de abomenindaĵo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Ŝafido.