Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ZECHARIAH
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14
Prev Up Next
Chapter 3
Zech Esperant 3:1  Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li.
Zech Esperant 3:2  Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.
Zech Esperant 3:3  Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo.
Zech Esperant 3:4  Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.
Zech Esperant 3:5  Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo.
Zech Esperant 3:6  Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:
Zech Esperant 3:7  Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.
Zech Esperant 3:8  Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton-markoton.
Zech Esperant 3:9  Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago.
Zech Esperant 3:10  En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.