Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JONAH
1 2 3 4
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
Jona Esperant 3:1  Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
Jona Esperant 3:2  Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi.
Jona Esperant 3:3  Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
Jona Esperant 3:4  Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos.
Jona Esperant 3:5  La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili.
Jona Esperant 3:6  Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
Jona Esperant 3:7  Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon;
Jona Esperant 3:8  kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:
Jona Esperant 3:9  eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
Jona Esperant 3:10  Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.