Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
SONG OF SOLOMON
1 2 3 4 5 6 7 8
Prev Up Next
Chapter 3
Song Esperant 3:1  Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
Song Esperant 3:2  Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
Song Esperant 3:3  La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
Song Esperant 3:4  Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
Song Esperant 3:5  Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
Song Esperant 3:6  Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?
Song Esperant 3:7  Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin El la fortuloj de Izrael,
Song Esperant 3:8  Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.
Song Esperant 3:9  Edziĝan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la reĝo Salomono.
Song Esperant 3:10  Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento, La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
Song Esperant 3:11  Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.