Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CHRONICLES
Prev Up Next
Chapter 20
I Ch Esperant 20:1  Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis ĝin.
I Ch Esperant 20:2  Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro, kaj estis en ĝi multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
I Ch Esperant 20:3  Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj draŝiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.
I Ch Esperant 20:4  Post tio komenciĝis milito en Gezer, kontraŭ la Filiŝtoj; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiliĝis.
I Ch Esperant 20:5  Kaj denove estis milito kun la Filiŝtoj; kaj Elĥanan, filo de Jair, mortigis Laĥmin, fraton de Goljat, la Gatano, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
I Ch Esperant 20:6  Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
I Ch Esperant 20:7  Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
I Ch Esperant 20:8  Tiuj naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.