Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CHRONICLES
Prev Up Next
Chapter 26
I Ch Esperant 26:1  La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.
I Ch Esperant 26:2  Meŝelemja havis filojn: la unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;
I Ch Esperant 26:3  la kvina estis Elam, la sesa estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj.
I Ch Esperant 26:4  Obed-Edom havis filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina,
I Ch Esperant 26:5  Amiel la sesa, Isaĥar la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio.
I Ch Esperant 26:6  Al lia filo Ŝemaja naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis bravaj homoj.
I Ch Esperant 26:7  La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja.
I Ch Esperant 26:8  Ĉiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed- Edom.
I Ch Esperant 26:9  Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.
I Ch Esperant 26:10  Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo),
I Ch Esperant 26:11  Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri.
I Ch Esperant 26:12  Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.
I Ch Esperant 26:13  Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte.
I Ch Esperant 26:14  Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
I Ch Esperant 26:15  pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
I Ch Esperant 26:16  pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo.
I Ch Esperant 26:17  Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du.
I Ch Esperant 26:18  Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo.
I Ch Esperant 26:19  Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.
I Ch Esperant 26:20  El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj.
I Ch Esperant 26:21  El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj.
I Ch Esperant 26:22  La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
I Ch Esperant 26:23  El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj,
I Ch Esperant 26:24  Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
I Ch Esperant 26:25  Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit.
I Ch Esperant 26:26  Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
I Ch Esperant 26:27  El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
I Ch Esperant 26:28  Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj.
I Ch Esperant 26:29  El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj.
I Ch Esperant 26:30  El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo.
I Ch Esperant 26:31  El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.
I Ch Esperant 26:32  Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.