I CHRONICLES
Chapter 12
I Ch | Esperant | 12:1 | Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la herooj, helpantoj en la milito; | |
I Ch | Esperant | 12:2 | armitaj per pafarko, povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj: | |
I Ch | Esperant | 12:3 | la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano, | |
I Ch | Esperant | 12:4 | Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano, | |
I Ch | Esperant | 12:8 | El la Gadidoj apartiĝis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj: | |
I Ch | Esperant | 12:14 | Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la militistaro: la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil. | |
I Ch | Esperant | 12:15 | Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten. | |
I Ch | Esperant | 12:16 | Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David. | |
I Ch | Esperant | 12:17 | Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili: Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu. | |
I Ch | Esperant | 12:18 | Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj. | |
I Ch | Esperant | 12:19 | Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul. | |
I Ch | Esperant | 12:20 | Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la Manaseidoj: Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj. | |
I Ch | Esperant | 12:21 | Kaj ili helpis al David kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro. | |
I Ch | Esperant | 12:22 | Ĉiutage oni venis pli al David, por helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio. | |
I Ch | Esperant | 12:23 | Jen estas la nombro de la ĉefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en Ĥebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo: | |
I Ch | Esperant | 12:24 | da Jehudaidoj, portantaj ŝildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro; | |
I Ch | Esperant | 12:29 | el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; ĝis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul; | |
I Ch | Esperant | 12:30 | el la Efraimidoj dudek mil okcent kuraĝaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj; | |
I Ch | Esperant | 12:31 | el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj laŭnome, por iri reĝigi Davidon; | |
I Ch | Esperant | 12:32 | el la Isaĥaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent ĉefoj, kaj ĉiuj iliaj fratoj agis laŭ iliaj vortoj; | |
I Ch | Esperant | 12:33 | el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por enviciĝi en konkordo; | |
I Ch | Esperant | 12:34 | el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun ŝildoj kaj lancoj; | |
I Ch | Esperant | 12:37 | de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun ĉiaj militaj bataliloj, cent dudek mil. | |
I Ch | Esperant | 12:38 | Ĉiuj tiuj militistoj, prezentantaj aranĝitajn vicojn, venis plenkore en Ĥebronon, por fari Davidon reĝo super la tuta Izrael; ankaŭ ĉiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por reĝigi Davidon. | |
I Ch | Esperant | 12:39 | Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis; ĉar iliaj fratoj pretigis por ili; | |