Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CHRONICLES
Prev Up Next
Chapter 25
I Ch Esperant 25:1  David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
I Ch Esperant 25:2  el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo.
I Ch Esperant 25:3  De Jedutun, la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon.
I Ch Esperant 25:4  De Heman, la filoj de Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj Maĥaziot.
I Ch Esperant 25:5  Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
I Ch Esperant 25:6  Ĉiuj ĉi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
I Ch Esperant 25:7  Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
I Ch Esperant 25:8  Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.
I Ch Esperant 25:9  La unua loto eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:10  la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:11  la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:12  la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:13  la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:14  la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:15  la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:16  la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:17  la deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:18  la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:19  la dek-dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:20  la dek-tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:21  la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:22  la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:23  la dek-sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:24  la dek-sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:25  la dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:26  la dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:27  la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:28  la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:29  la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:30  la dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
I Ch Esperant 25:31  la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.