Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CHRONICLES
Prev Up Next
Chapter 15
I Ch Esperant 15:1  Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi.
I Ch Esperant 15:2  Tiam David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.
I Ch Esperant 15:3  Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi.
I Ch Esperant 15:4  Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:
I Ch Esperant 15:5  el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;
I Ch Esperant 15:6  el la idoj de Merari: la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;
I Ch Esperant 15:7  el la idoj de Gerŝon: la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;
I Ch Esperant 15:8  el la idoj de Elicafan: la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent;
I Ch Esperant 15:9  el la idoj de Ĥebron: la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;
I Ch Esperant 15:10  el la idoj de Uziel: la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.
I Ch Esperant 15:11  Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab;
I Ch Esperant 15:12  kaj li diris al ili: Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi;
I Ch Esperant 15:13  ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas.
I Ch Esperant 15:14  Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.
I Ch Esperant 15:15  Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili.
I Ch Esperant 15:16  Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo.
I Ch Esperant 15:17  Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja;
I Ch Esperant 15:18  kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
I Ch Esperant 15:19  La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
I Ch Esperant 15:20  Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;
I Ch Esperant 15:21  Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti;
I Ch Esperant 15:22  Kenanja, la estro de la Levidoj-por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo.
I Ch Esperant 15:23  Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto;
I Ch Esperant 15:24  Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto.
I Ch Esperant 15:25  Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
I Ch Esperant 15:26  Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn.
I Ch Esperant 15:27  David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon.
I Ch Esperant 15:28  Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
I Ch Esperant 15:29  Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.