Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I PETER
1 2 3 4 5
Prev Up Next
Chapter 5
I Pe Esperant 5:1  La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:
I Pe Esperant 5:2  Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole;
I Pe Esperant 5:3  ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego.
I Pe Esperant 5:4  Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
I Pe Esperant 5:5  Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
I Pe Esperant 5:6  Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe;
I Pe Esperant 5:7  surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.
I Pe Esperant 5:8  Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti;
I Pe Esperant 5:9  lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo.
I Pe Esperant 5:10  Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.
I Pe Esperant 5:11  Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
I Pe Esperant 5:12  Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke ĉi tio estas la vera graco de Dio; en ĝi firme staru.
I Pe Esperant 5:13  Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.
I Pe Esperant 5:14  Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.