JONAH
Chapter 2
Jona | Esperant | 2:2 | Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de Ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. | |
Jona | Esperant | 2:3 | Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min. | |
Jona | Esperant | 2:4 | Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon. | |
Jona | Esperant | 2:6 | Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo. | |
Jona | Esperant | 2:7 | Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon. | |
Jona | Esperant | 2:9 | Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo. | |