JOSHUA
Chapter 16
Josh | Esperant | 16:1 | Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El. | |
Josh | Esperant | 16:2 | Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot; | |
Josh | Esperant | 16:3 | kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro. | |
Josh | Esperant | 16:5 | Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron. | |
Josh | Esperant | 16:6 | Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ. | |
Josh | Esperant | 16:7 | Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan. | |
Josh | Esperant | 16:8 | De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj; | |
Josh | Esperant | 16:9 | kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj. | |