Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
DEUTERONOMY
Prev Up Next
Chapter 34
Deut Esperant 34:1  Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan,
Deut Esperant 34:2  kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro,
Deut Esperant 34:3  kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar.
Deut Esperant 34:4  Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.
Deut Esperant 34:5  Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo.
Deut Esperant 34:6  Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ.
Deut Esperant 34:7  Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco.
Deut Esperant 34:8  Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.
Deut Esperant 34:9  Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Deut Esperant 34:10  Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo;
Deut Esperant 34:11  koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,
Deut Esperant 34:12  kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.