DEUTERONOMY
Chapter 25
Deut | Esperant | 25:1 | Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. | |
Deut | Esperant | 25:2 | Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo. | |
Deut | Esperant | 25:3 | Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj. | |
Deut | Esperant | 25:5 | Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi. | |
Deut | Esperant | 25:6 | Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael. | |
Deut | Esperant | 25:7 | Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi. | |
Deut | Esperant | 25:8 | Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros: Mi ne volas preni ŝin: | |
Deut | Esperant | 25:9 | tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato. | |
Deut | Esperant | 25:11 | Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: | |
Deut | Esperant | 25:15 | Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. | |
Deut | Esperant | 25:16 | Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon. | |
Deut | Esperant | 25:18 | kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. | |