AMOS
Chapter 6
Amos | Esperant | 6:1 | Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael! | |
Amos | Esperant | 6:2 | Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj? | |
Amos | Esperant | 6:3 | Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco; | |
Amos | Esperant | 6:4 | kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo; | |
Amos | Esperant | 6:6 | kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef: | |
Amos | Esperant | 6:7 | ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos. | |
Amos | Esperant | 6:8 | La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas. | |
Amos | Esperant | 6:10 | Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo. | |
Amos | Esperant | 6:11 | Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj. | |
Amos | Esperant | 6:12 | Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto. | |
Amos | Esperant | 6:13 | Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon? | |