Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 13
I Co Esperant 13:1  Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
I Co Esperant 13:2  Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
I Co Esperant 13:3  Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
I Co Esperant 13:4  Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
I Co Esperant 13:5  ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
I Co Esperant 13:6  ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
I Co Esperant 13:7  ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
I Co Esperant 13:8  Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
I Co Esperant 13:9  Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
I Co Esperant 13:10  sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
I Co Esperant 13:11  Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
I Co Esperant 13:12  Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
I Co Esperant 13:13  Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.