Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 12
I Co Esperant 12:1  Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
I Co Esperant 12:2  Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
I Co Esperant 12:3  Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
I Co Esperant 12:4  Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
I Co Esperant 12:5  Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
I Co Esperant 12:6  Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.
I Co Esperant 12:7  Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
I Co Esperant 12:8  Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
I Co Esperant 12:9  al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
I Co Esperant 12:10  kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
I Co Esperant 12:11  sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
I Co Esperant 12:12  Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
I Co Esperant 12:13  Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
I Co Esperant 12:15  Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
I Co Esperant 12:16  Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
I Co Esperant 12:17  Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?
I Co Esperant 12:18  Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.
I Co Esperant 12:19  Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
I Co Esperant 12:21  Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas.
I Co Esperant 12:22  Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
I Co Esperant 12:23  kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
I Co Esperant 12:24  sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
I Co Esperant 12:25  por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
I Co Esperant 12:26  Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.
I Co Esperant 12:27  Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
I Co Esperant 12:28  Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
I Co Esperant 12:29  Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?
I Co Esperant 12:30  ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?
I Co Esperant 12:31  Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.