Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next
Chapter 15
I Co Esperant 15:1  Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras,
I Co Esperant 15:2  per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
I Co Esperant 15:3  Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;
I Co Esperant 15:4  kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj;
I Co Esperant 15:6  poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis;
I Co Esperant 15:7  poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj;
I Co Esperant 15:8  kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita.
I Co Esperant 15:9  Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
I Co Esperant 15:10  Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
I Co Esperant 15:11  Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.
I Co Esperant 15:12  Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj?
I Co Esperant 15:13  Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
I Co Esperant 15:14  kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.
I Co Esperant 15:15  Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas.
I Co Esperant 15:16  Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
I Co Esperant 15:17  kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj.
I Co Esperant 15:19  Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.
I Co Esperant 15:20  Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.
I Co Esperant 15:21  Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj.
I Co Esperant 15:22  Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.
I Co Esperant 15:23  Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno.
I Co Esperant 15:24  Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.
I Co Esperant 15:25  Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
I Co Esperant 15:27  Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li.
I Co Esperant 15:28  Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.
I Co Esperant 15:29  Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili?
I Co Esperant 15:31  Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage.
I Co Esperant 15:32  Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
I Co Esperant 15:33  Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.
I Co Esperant 15:34  Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
I Co Esperant 15:35  Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas?
I Co Esperant 15:36  Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos;
I Co Esperant 15:37  kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco;
I Co Esperant 15:38  sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon.
I Co Esperant 15:39  Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.
I Co Esperant 15:40  Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
I Co Esperant 15:41  Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
I Co Esperant 15:42  Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco;
I Co Esperant 15:43  ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco;
I Co Esperant 15:44  ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.
I Co Esperant 15:45  Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito.
I Co Esperant 15:46  Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita.
I Co Esperant 15:47  La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo.
I Co Esperant 15:48  Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.
I Co Esperant 15:49  Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.
I Co Esperant 15:50  Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
I Co Esperant 15:51  Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos,
I Co Esperant 15:52  en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos.
I Co Esperant 15:53  Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.
I Co Esperant 15:54  Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko.
I Co Esperant 15:55  Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
I Co Esperant 15:56  La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;
I Co Esperant 15:57  sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
I Co Esperant 15:58  Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.