I CORINTHIANS
Chapter 15
| I Co | Esperant | 15:1 | Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, | |
| I Co | Esperant | 15:2 | per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. | |
| I Co | Esperant | 15:3 | Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; | |
| I Co | Esperant | 15:6 | poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; | |
| I Co | Esperant | 15:9 | Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. | |
| I Co | Esperant | 15:10 | Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. | |
| I Co | Esperant | 15:12 | Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? | |
| I Co | Esperant | 15:14 | kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. | |
| I Co | Esperant | 15:15 | Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. | |
| I Co | Esperant | 15:17 | kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. | |
| I Co | Esperant | 15:19 | Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj. | |
| I Co | Esperant | 15:21 | Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. | |
| I Co | Esperant | 15:23 | Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. | |
| I Co | Esperant | 15:24 | Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. | |
| I Co | Esperant | 15:27 | Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. | |
| I Co | Esperant | 15:28 | Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio. | |
| I Co | Esperant | 15:29 | Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? | |
| I Co | Esperant | 15:31 | Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage. | |
| I Co | Esperant | 15:32 | Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. | |
| I Co | Esperant | 15:34 | Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin. | |
| I Co | Esperant | 15:37 | kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco; | |
| I Co | Esperant | 15:39 | Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj. | |
| I Co | Esperant | 15:40 | Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia. | |
| I Co | Esperant | 15:41 | Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro. | |
| I Co | Esperant | 15:42 | Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco; | |
| I Co | Esperant | 15:43 | ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco; | |
| I Co | Esperant | 15:44 | ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo. | |
| I Co | Esperant | 15:45 | Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito. | |
| I Co | Esperant | 15:46 | Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita. | |
| I Co | Esperant | 15:48 | Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj. | |
| I Co | Esperant | 15:49 | Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo. | |
| I Co | Esperant | 15:50 | Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. | |
| I Co | Esperant | 15:52 | en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. | |
| I Co | Esperant | 15:53 | Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. | |
| I Co | Esperant | 15:54 | Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. | |