Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 5
I Co Esperant 5:1  Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.
I Co Esperant 5:2  Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi.
I Co Esperant 5:3  Ĉar mi vere, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, jam juĝis, kvazaŭ ĉeestante, tiun, kiu tiel faris tion,
I Co Esperant 5:4  en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,
I Co Esperant 5:5  transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de la Sinjoro Jesuo.
I Co Esperant 5:6  Ne bona estas via fanfaronado. Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason?
I Co Esperant 5:7  Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo;
I Co Esperant 5:8  tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.
I Co Esperant 5:9  En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj;
I Co Esperant 5:10  ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo;
I Co Esperant 5:11  sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu.
I Co Esperant 5:12  Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn,
I Co Esperant 5:13  dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.