Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II KINGS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 24
II K Esperant 24:1  En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
II K Esperant 24:2  La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
II K Esperant 24:3  Sed laŭ la ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris;
II K Esperant 24:4  ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
II K Esperant 24:5  La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
II K Esperant 24:6  Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.
II K Esperant 24:7  La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.
II K Esperant 24:8  La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
II K Esperant 24:9  Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.
II K Esperant 24:10  En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon.
II K Esperant 24:11  Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis.
II K Esperant 24:12  Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia reĝado.
II K Esperant 24:13  Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
II K Esperant 24:14  Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando.
II K Esperant 24:15  Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
II K Esperant 24:16  Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
II K Esperant 24:17  Kaj la reĝo de Babel faris reĝo anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je Cidkija.
II K Esperant 24:18  La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
II K Esperant 24:19  Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.
II K Esperant 24:20  Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.