MICAH
Chapter 2
Mica | Esperant | 2:1 | Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. | |
Mica | Esperant | 2:2 | Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon. | |
Mica | Esperant | 2:3 | Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila. | |
Mica | Esperant | 2:4 | En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj! | |
Mica | Esperant | 2:6 | Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron. | |
Mica | Esperant | 2:7 | Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste? | |
Mica | Esperant | 2:8 | Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo. | |
Mica | Esperant | 2:9 | La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon. | |
Mica | Esperant | 2:10 | Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita. | |
Mica | Esperant | 2:11 | Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo. | |
Mica | Esperant | 2:12 | Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco. | |