MICAH
Chapter 6
Mica | Esperant | 6:1 | Aŭskultu, kion diras la Eternulo: Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon. | |
Mica | Esperant | 6:2 | Aŭskultu, ho montoj, la juĝan disputon de la Eternulo, kaj ankaŭ vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon. | |
Mica | Esperant | 6:3 | Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustaĵon? respondu al Mi. | |
Mica | Esperant | 6:4 | Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elaĉetis, kaj Mi sendis antaŭ vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon. | |
Mica | Esperant | 6:5 | Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, reĝo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de Ŝitim ĝis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo. | |
Mica | Esperant | 6:6 | Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj? | |
Mica | Esperant | 6:7 | Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? | |
Mica | Esperant | 6:8 | Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. | |
Mica | Esperant | 6:9 | La voĉo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj saĝuloj timas Vian nomon. Humiliĝu antaŭ la puno, kaj antaŭ Tiu, kiu ĝin destinis. | |
Mica | Esperant | 6:10 | Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo. | |
Mica | Esperant | 6:12 | Ĉar la riĉuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj ĝiaj loĝantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia buŝo estas falsaĵo, | |
Mica | Esperant | 6:14 | Vi manĝos, sed ne fariĝos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kaŝos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo. | |
Mica | Esperant | 6:15 | Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne ŝmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon. | |