Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
AMOS
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Prev Up Next
Chapter 9
Amos Esperant 9:1  Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos.
Amos Esperant 9:2  Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin.
Amos Esperant 9:3  Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin.
Amos Esperant 9:4  Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono.
Amos Esperant 9:5  La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo.
Amos Esperant 9:6  Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
Amos Esperant 9:7  Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?
Amos Esperant 9:8  Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
Amos Esperant 9:9  Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron.
Amos Esperant 9:10  De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.
Amos Esperant 9:11  En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva,
Amos Esperant 9:12  por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.
Amos Esperant 9:13  Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
Amos Esperant 9:14  Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
Amos Esperant 9:15  Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.