Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II CHRONICLES
Prev Up Next
Chapter 31
II C Esperant 31:1  Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj.
II C Esperant 31:2  Kaj Ĥizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
II C Esperant 31:3  Kaj la reĝo destinis parton el sia havaĵo por bruloferoj: por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.
II C Esperant 31:4  Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.
II C Esperant 31:5  Kiam ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis.
II C Esperant 31:6  Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.
II C Esperant 31:7  En la tria monato oni komencis la aranĝadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.
II C Esperant 31:8  Kiam Ĥizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.
II C Esperant 31:9  Kaj Ĥizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.
II C Esperant 31:10  Kaj respondis al li Azarja, la ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris: De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego.
II C Esperant 31:11  Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
II C Esperant 31:12  Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonaĵojn, kaj la konsekritaĵojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato Ŝimei estis la dua post li.
II C Esperant 31:13  Kaj Jeĥiel, Azazja, Naĥat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jiŝmaĥja, Maĥat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.
II C Esperant 31:14  Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj.
II C Esperant 31:15  Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua, Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj
II C Esperant 31:16  (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj),
II C Esperant 31:17  al la registritaj pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj,
II C Esperant 31:18  al la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj.
II C Esperant 31:19  Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj.
II C Esperant 31:20  Tion faris Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaŭ la Eternulo, lia Dio.
II C Esperant 31:21  Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.