Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II CHRONICLES
Prev Up Next
Chapter 30
II C Esperant 30:1  Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.
II C Esperant 30:2  Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua monato;
II C Esperant 30:3  ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne kolektiĝis en Jerusalem.
II C Esperant 30:4  La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo.
II C Esperant 30:5  Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite.
II C Esperant 30:6  Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.
II C Esperant 30:7  Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.
II C Esperant 30:8  Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj: donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.
II C Esperant 30:9  Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li.
II C Esperant 30:10  La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.
II C Esperant 30:11  Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon.
II C Esperant 30:12  Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
II C Esperant 30:13  Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.
II C Esperant 30:14  Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj ĵetis en la torenton Kidron.
II C Esperant 30:15  Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.
II C Esperant 30:16  Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.
II C Esperant 30:17  Ĉar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la buĉado de la Paskoj anstataŭ ĉiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.
II C Esperant 30:18  Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun,
II C Esperant 30:19  kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta puriĝo.
II C Esperant 30:20  Kaj la Eternulo aŭskultis Ĥizkijan kaj pardonis la popolon.
II C Esperant 30:21  Kaj la Izraelidoj, kiuj troviĝis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo; kaj ĉiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.
II C Esperant 30:22  Kaj Ĥizkija parolis afable al ĉiuj Levidoj, kiuj distingiĝis en la servado al la Eternulo. Kaj oni manĝis la festan manĝaĵon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
II C Esperant 30:23  Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.
II C Esperant 30:24  Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.
II C Esperant 30:25  Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj loĝis en Judujo.
II C Esperant 30:26  Kaj estis granda ĝojo en Jerusalem; ĉar de la tempo de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.
II C Esperant 30:27  Kaj leviĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj aŭskultita estis ilia voĉo, kaj venis ilia preĝo en Lian sanktan loĝejon, en la ĉielon.