II CHRONICLES
Chapter 17
| II C | Esperant | 17:2 | Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa. | |
| II C | Esperant | 17:3 | Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, | |
| II C | Esperant | 17:4 | sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. | |
| II C | Esperant | 17:5 | Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro. | |
| II C | Esperant | 17:6 | Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo. | |
| II C | Esperant | 17:7 | En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo; | |
| II C | Esperant | 17:8 | kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram. | |
| II C | Esperant | 17:9 | Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon. | |
| II C | Esperant | 17:10 | Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat. | |
| II C | Esperant | 17:11 | De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn. | |
| II C | Esperant | 17:12 | Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn. | |
| II C | Esperant | 17:13 | Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem. | |
| II C | Esperant | 17:14 | Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj; | |
| II C | Esperant | 17:16 | apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj. | |
| II C | Esperant | 17:17 | Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo; | |
| II C | Esperant | 17:18 | apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro. | |