II CHRONICLES
Chapter 10
II C | Esperant | 10:1 | Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo. | |
II C | Esperant | 10:2 | Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo. | |
II C | Esperant | 10:3 | Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante: | |
II C | Esperant | 10:4 | Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. | |
II C | Esperant | 10:6 | Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? | |
II C | Esperant | 10:7 | Kaj ili diris al li jene: Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. | |
II C | Esperant | 10:8 | Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. | |
II C | Esperant | 10:9 | Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? | |
II C | Esperant | 10:10 | Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; | |
II C | Esperant | 10:11 | tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. | |
II C | Esperant | 10:12 | Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago. | |
II C | Esperant | 10:13 | Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj; | |
II C | Esperant | 10:14 | kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. | |
II C | Esperant | 10:15 | Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. | |
II C | Esperant | 10:16 | Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj. | |
II C | Esperant | 10:18 | Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. | |