Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
REVELATION OF JOHN
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 8
Reve Esperant 8:1  Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo.
Reve Esperant 8:2  Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.
Reve Esperant 8:3  Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaŭ la trono.
Reve Esperant 8:4  Kaj la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la anĝelo.
Reve Esperant 8:5  Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo.
Reve Esperant 8:6  Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.
Reve Esperant 8:7  Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
Reve Esperant 8:8  Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango;
Reve Esperant 8:9  kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis.
Reve Esperant 8:10  Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;
Reve Esperant 8:11  kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis.
Reve Esperant 8:12  Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.
Reve Esperant 8:13  Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!