SONG OF SOLOMON
Chapter 7
Song | Esperant | 7:1 | Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj. | |
Song | Esperant | 7:2 | Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj; | |
Song | Esperant | 7:4 | Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon; | |
Song | Esperant | 7:5 | Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita. | |
Song | Esperant | 7:8 | Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj; | |
Song | Esperant | 7:9 | Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj. | |
Song | Esperant | 7:12 | Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon. | |