Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ZECHARIAH
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 2
Zech Esperant 2:1  Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron.
Zech Esperant 2:2  Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas.
Zech Esperant 2:3  Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li,
Zech Esperant 2:4  kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi.
Zech Esperant 2:5  Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi.
Zech Esperant 2:6  He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.
Zech Esperant 2:7  He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu!
Zech Esperant 2:8  Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.
Zech Esperant 2:9  Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.
Zech Esperant 2:10  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.
Zech Esperant 2:11  Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
Zech Esperant 2:12  Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
Zech Esperant 2:13  Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.