ECCLESIASTES
Chapter 6
Eccl | Esperant | 6:2 | se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas-ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro. | |
Eccl | Esperant | 6:3 | Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito. | |
Eccl | Esperant | 6:6 | Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros? | |
Eccl | Esperant | 6:8 | Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj? | |
Eccl | Esperant | 6:9 | Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo. | |
Eccl | Esperant | 6:10 | Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li. | |
Eccl | Esperant | 6:11 | Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo? | |