ECCLESIASTES
Chapter 3
Eccl | Esperant | 3:2 | estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon; | |
Eccl | Esperant | 3:3 | estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui; | |
Eccl | Esperant | 3:4 | estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci; | |
Eccl | Esperant | 3:5 | estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado; | |
Eccl | Esperant | 3:6 | estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti; | |
Eccl | Esperant | 3:7 | estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli; | |
Eccl | Esperant | 3:8 | estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. | |
Eccl | Esperant | 3:10 | Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. | |
Eccl | Esperant | 3:11 | Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino. | |
Eccl | Esperant | 3:13 | Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. | |
Eccl | Esperant | 3:14 | Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. | |
Eccl | Esperant | 3:15 | Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon. | |
Eccl | Esperant | 3:16 | Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. | |
Eccl | Esperant | 3:17 | Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie. | |
Eccl | Esperant | 3:18 | Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. | |
Eccl | Esperant | 3:19 | Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo. | |
Eccl | Esperant | 3:21 | Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron? | |