Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ECCLESIASTES
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 7
Eccl Esperant 7:1  Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo.
Eccl Esperant 7:2  Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro.
Eccl Esperant 7:3  Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro.
Eccl Esperant 7:4  La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo.
Eccl Esperant 7:5  Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj.
Eccl Esperant 7:6  Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas.
Eccl Esperant 7:7  Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
Eccl Esperant 7:8  La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
Eccl Esperant 7:9  Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj.
Eccl Esperant 7:10  Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus.
Eccl Esperant 7:11  Bona estas saĝeco kune kun hereda havo, kaj ĝi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.
Eccl Esperant 7:12  Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto.
Eccl Esperant 7:13  Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
Eccl Esperant 7:14  En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
Eccl Esperant 7:15  Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco.
Eccl Esperant 7:16  Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi?
Eccl Esperant 7:17  Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?
Eccl Esperant 7:18  Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.
Eccl Esperant 7:19  La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
Eccl Esperant 7:20  Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
Eccl Esperant 7:21  Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin:
Eccl Esperant 7:22  ĉar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.
Eccl Esperant 7:23  Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi.
Eccl Esperant 7:24  Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
Eccl Esperant 7:25  Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
Eccl Esperant 7:26  Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi.
Eccl Esperant 7:27  Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.
Eccl Esperant 7:28  Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis.
Eccl Esperant 7:29  Nur ĉi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.