Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ECCLESIASTES
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Prev Up Next
Chapter 10
Eccl Esperant 10:1  Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo.
Eccl Esperant 10:2  La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra.
Eccl Esperant 10:3  Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo.
Eccl Esperant 10:4  Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn.
Eccl Esperant 10:5  Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto:
Eccl Esperant 10:6  senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte.
Eccl Esperant 10:7  Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
Eccl Esperant 10:8  Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
Eccl Esperant 10:9  Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi.
Eccl Esperant 10:10  Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe.
Eccl Esperant 10:11  Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
Eccl Esperant 10:12  Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas.
Eccl Esperant 10:13  La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
Eccl Esperant 10:14  Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
Eccl Esperant 10:15  Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
Eccl Esperant 10:16  Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
Eccl Esperant 10:17  Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
Eccl Esperant 10:18  De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo.
Eccl Esperant 10:19  Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.
Eccl Esperant 10:20  Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.