Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ECCLESIASTES
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Prev Up Next
Chapter 1
Eccl Esperant 1:1  Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem.
Eccl Esperant 1:2  Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo.
Eccl Esperant 1:3  Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
Eccl Esperant 1:4  Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
Eccl Esperant 1:5  Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas.
Eccl Esperant 1:6  Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
Eccl Esperant 1:7  Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove.
Eccl Esperant 1:8  Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado.
Eccl Esperant 1:9  Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
Eccl Esperant 1:10  Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni.
Eccl Esperant 1:11  Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.
Eccl Esperant 1:12  Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem.
Eccl Esperant 1:13  Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
Eccl Esperant 1:14  Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj.
Eccl Esperant 1:15  Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
Eccl Esperant 1:16  Mi meditis kun mia koro tiele: Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio.
Eccl Esperant 1:17  Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo.
Eccl Esperant 1:18  Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.