Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ECCLESIASTES
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 12
Eccl Esperant 12:1  Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili;
Eccl Esperant 12:2  dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;
Eccl Esperant 12:3  en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj;
Eccl Esperant 12:4  kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj;
Eccl Esperant 12:5  kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj;
Eccl Esperant 12:6  ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto, kaj falos la rado en la puton;
Eccl Esperant 12:7  kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis.
Eccl Esperant 12:8  Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo.
Eccl Esperant 12:9  Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.
Eccl Esperant 12:10  Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis ĝuste vortojn de vero.
Eccl Esperant 12:11  La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto.
Eccl Esperant 12:12  Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.
Eccl Esperant 12:13  Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo.
Eccl Esperant 12:14  Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.