EZEKIEL
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
Chapter 35
Ezek | Esperant | 35:3 | kaj diru al ĝi: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj faros vin absoluta dezerto. | |
Ezek | Esperant | 35:4 | Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. | |
Ezek | Esperant | 35:5 | Ĉar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis: | |
Ezek | Esperant | 35:6 | tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis sangon, tial sanga venĝo vin persekutos. | |
Ezek | Esperant | 35:7 | Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton. | |
Ezek | Esperant | 35:8 | Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj: sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj de glavo. | |
Ezek | Esperant | 35:9 | Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. | |
Ezek | Esperant | 35:10 | Pro tio, ke vi diris: Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo: | |
Ezek | Esperant | 35:11 | tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili; kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin. | |
Ezek | Esperant | 35:12 | Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. | |
Ezek | Esperant | 35:13 | Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis. | |
Ezek | Esperant | 35:14 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto. | |