Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EZEKIEL
Prev Up Next
Chapter 13
Ezek Esperant 13:2  Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la vorton de la Eternulo!
Ezek Esperant 13:3  Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!
Ezek Esperant 13:4  Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael.
Ezek Esperant 13:5  Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo.
Ezek Esperant 13:6  Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos.
Ezek Esperant 13:7  Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.
Ezek Esperant 13:8  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezek Esperant 13:9  Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Ezek Esperant 13:10  Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero-
Ezek Esperant 13:11  diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos.
Ezek Esperant 13:12  Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris?
Ezek Esperant 13:13  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi.
Ezek Esperant 13:14  Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezek Esperant 13:15  Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin.
Ezek Esperant 13:16  Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezek Esperant 13:17  Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,
Ezek Esperant 13:18  kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.
Ezek Esperant 13:19  Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon.
Ezek Esperant 13:20  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.
Ezek Esperant 13:21  Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezek Esperant 13:22  Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-
Ezek Esperant 13:23  tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.