EZEKIEL
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
Chapter 24
Ezek | Esperant | 24:1 | Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante: | |
Ezek | Esperant | 24:2 | Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago. | |
Ezek | Esperant | 24:3 | Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon, starigu, kaj verŝu en ĝin akvon. | |
Ezek | Esperant | 24:4 | Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu ĝin. | |
Ezek | Esperant | 24:5 | Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi. | |
Ezek | Esperant | 24:6 | Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne elektu lote. | |
Ezek | Esperant | 24:7 | Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin kovri. | |
Ezek | Esperant | 24:8 | Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita. | |
Ezek | Esperant | 24:9 | Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron. | |
Ezek | Esperant | 24:10 | Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu. | |
Ezek | Esperant | 24:11 | Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu. | |
Ezek | Esperant | 24:12 | Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento. | |
Ezek | Esperant | 24:13 | En via malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis Mi kvietigos sur vi Mian koleron. | |
Ezek | Esperant | 24:14 | Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. | |
Ezek | Esperant | 24:16 | Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn. | |
Ezek | Esperant | 24:17 | Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj. | |
Ezek | Esperant | 24:18 | Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi. | |
Ezek | Esperant | 24:19 | Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras? | |
Ezek | Esperant | 24:21 | Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo. | |
Ezek | Esperant | 24:22 | Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos. | |
Ezek | Esperant | 24:23 | Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia. | |
Ezek | Esperant | 24:24 | Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. | |
Ezek | Esperant | 24:25 | Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn- | |