Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I SAMUEL
Prev Up Next
Chapter 31
I Sa Esperant 31:1  Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
I Sa Esperant 31:2  Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.
I Sa Esperant 31:3  La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
I Sa Esperant 31:4  Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.
I Sa Esperant 31:5  Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
I Sa Esperant 31:6  Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
I Sa Esperant 31:7  Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.
I Sa Esperant 31:8  En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.
I Sa Esperant 31:9  Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
I Sa Esperant 31:10  Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan.
I Sa Esperant 31:11  Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul,
I Sa Esperant 31:12  tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie.
I Sa Esperant 31:13  Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.