Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I SAMUEL
Prev Up Next
Chapter 23
I Sa Esperant 23:1  Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn.
I Sa Esperant 23:2  Tiam David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan.
I Sa Esperant 23:3  Sed la viroj de David diris al li: Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj?
I Sa Esperant 23:4  Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante: Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn.
I Sa Esperant 23:5  Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila.
I Sa Esperant 23:6  Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.
I Sa Esperant 23:7  Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.
I Sa Esperant 23:8  Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn.
I Sa Esperant 23:9  Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon.
I Sa Esperant 23:10  Kaj David diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
I Sa Esperant 23:11  Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos.
I Sa Esperant 23:12  Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili transdonos.
I Sa Esperant 23:13  Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.
I Sa Esperant 23:14  Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
I Sa Esperant 23:15  David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj.
I Sa Esperant 23:16  Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio,
I Sa Esperant 23:17  kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.
I Sa Esperant 23:18  Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo.
I Sa Esperant 23:19  Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto;
I Sa Esperant 23:20  kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo.
I Sa Esperant 23:21  Kaj Saul diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.
I Sa Esperant 23:22  Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.
I Sa Esperant 23:23  Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda.
I Sa Esperant 23:24  Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto.
I Sa Esperant 23:25  Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.
I Sa Esperant 23:26  Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
I Sa Esperant 23:27  Sed venis sendito al Saul, kaj diris: Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon.
I Sa Esperant 23:28  Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo.
I Sa Esperant 23:29  Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.