Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I SAMUEL
Prev Up Next
Chapter 26
I Sa Esperant 26:1  Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto.
I Sa Esperant 26:2  Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif.
I Sa Esperant 26:3  Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi.
I Sa Esperant 26:4  Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul efektive venis.
I Sa Esperant 26:5  Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li.
I Sa Esperant 26:6  Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris: Mi iros kun vi.
I Sa Esperant 26:7  Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe.
I Sa Esperant 26:8  Tiam Abiŝaj diris al David: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.
I Sa Esperant 26:9  Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo?
I Sa Esperant 26:10  Kaj David diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos.
I Sa Esperant 26:11  La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
I Sa Esperant 26:12  Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.
I Sa Esperant 26:13  Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.
I Sa Esperant 26:14  Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene: Ĉu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris: Kiu vi estas, kiu krias kontraŭ la reĝo?
I Sa Esperant 26:15  Tiam David diris al Abner: Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo, por pereigi la reĝon, vian sinjoron.
I Sa Esperant 26:16  Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.
I Sa Esperant 26:17  Tiam Saul rekonis la voĉon de David, kaj diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj David diris: Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo.
I Sa Esperant 26:18  Kaj li diris plue: Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?
I Sa Esperant 26:19  Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj.
I Sa Esperant 26:20  Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.
I Sa Esperant 26:21  Tiam Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe eraris.
I Sa Esperant 26:22  Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin;
I Sa Esperant 26:23  kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo.
I Sa Esperant 26:24  Jen, kiel via animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero.
I Sa Esperant 26:25  Kaj Saul diris al David: Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.