Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
II KINGS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 2
II K Esperant 2:1  Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal.
II K Esperant 2:2  Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
II K Esperant 2:3  Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
II K Esperant 2:4  Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
II K Esperant 2:5  Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
II K Esperant 2:6  Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris.
II K Esperant 2:7  Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan.
II K Esperant 2:8  Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.
II K Esperant 2:9  Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
II K Esperant 2:10  Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
II K Esperant 2:11  Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.
II K Esperant 2:12  Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.
II K Esperant 2:13  Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan.
II K Esperant 2:14  Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
II K Esperant 2:15  Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.
II K Esperant 2:16  Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu.
II K Esperant 2:17  Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
II K Esperant 2:18  Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
II K Esperant 2:19  Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
II K Esperant 2:20  Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
II K Esperant 2:21  Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
II K Esperant 2:22  Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
II K Esperant 2:23  Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
II K Esperant 2:24  Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn.
II K Esperant 2:25  Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.