Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
III JOHN
1
Chapter 1
III Esperant 1:1  La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.
III Esperant 1:2  Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.
III Esperant 1:3  Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.
III Esperant 1:4  Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.
III Esperant 1:5  Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,
III Esperant 1:6  kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio,
III Esperant 1:7  ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.
III Esperant 1:8  Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.
III Esperant 1:9  Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.
III Esperant 1:10  Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.
III Esperant 1:11  Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.
III Esperant 1:12  Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.
III Esperant 1:13  Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;
III Esperant 1:14  sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.