LEVITICUS
Chapter 1
Levi | Esperant | 1:1 | La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante: | |
Levi | Esperant | 1:2 | Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon. | |
Levi | Esperant | 1:3 | Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku ĝin, por favorigi al si la Eternulon. | |
Levi | Esperant | 1:4 | Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon. | |
Levi | Esperant | 1:5 | Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. | |
Levi | Esperant | 1:7 | Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron. | |
Levi | Esperant | 1:8 | Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. | |
Levi | Esperant | 1:9 | Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. | |
Levi | Esperant | 1:10 | Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan. | |
Levi | Esperant | 1:11 | Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. | |
Levi | Esperant | 1:12 | Kaj oni dishaku ĝin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. | |
Levi | Esperant | 1:13 | Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. | |
Levi | Esperant | 1:14 | Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj. | |
Levi | Esperant | 1:15 | Kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la altaro. | |
Levi | Esperant | 1:16 | Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon. | |