Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
NAHUM
1 2 3
Prev Up Next
Chapter 1
Nahu Esperant 1:1  Profetaĵo pri Nineve, libro de vizio de Naĥum, la Elkoŝano.
Nahu Esperant 1:2  La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj.
Nahu Esperant 1:3  La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
Nahu Esperant 1:4  Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas ĝin, kaj ĉiujn riverojn Li senakvigas; malgajiĝas Baŝan kaj Karmel, kaj velkas ĉio, kio floras sur Lebanon.
Nahu Esperant 1:5  La montoj tremas antaŭ Li, la montetoj disfandiĝas; skuiĝas antaŭ Li la tero, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Nahu Esperant 1:6  Kiu povas kontraŭstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disverŝiĝas kiel fajro; la rokoj disfalas antaŭ Li.
Nahu Esperant 1:7  La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
Nahu Esperant 1:8  Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
Nahu Esperant 1:9  Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje.
Nahu Esperant 1:10  Ĉar, interplektiĝinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
Nahu Esperant 1:11  El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
Nahu Esperant 1:12  Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
Nahu Esperant 1:13  Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn.
Nahu Esperant 1:14  Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi fariĝis senvalora.
Nahu Esperant 1:15  Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; ĉar ne plu iros tra vi la sentaŭgulo; li estas tute ekstermita.