SONG OF SOLOMON
Chapter 6
Song | Esperant | 6:1 | Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturniĝis via amato, Por ke ni lin serĉu kun vi? | |
Song | Esperant | 6:2 | Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn. | |
Song | Esperant | 6:3 | Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj. | |
Song | Esperant | 6:4 | Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj taĉmentoj. | |
Song | Esperant | 6:5 | Forturnu la okulojn for de mi, Ĉar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. | |
Song | Esperant | 6:6 | Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili. | |
Song | Esperant | 6:8 | Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj. | |
Song | Esperant | 6:9 | Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; Ŝi estas la sola ĉe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino; La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante: | |
Song | Esperant | 6:10 | Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj taĉmentoj? | |
Song | Esperant | 6:11 | Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras. | |
Song | Esperant | 6:12 | Tiam mi ankoraŭ ne sciis, Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo. | |